La nova
prezidanto de pola flugkompanio LOT Marcin Piróg konfirmis en la interparolo
kun ĵurnalo "Rzeczpospolita" la intencon venontjare privatiigi LOT-kompanion. Inter
konzernoj interesiĝantaj pri ĝia aĉeto spite antaŭajn anoncojn aperis nek la germana
Lufthansa nek Turkish Airlines. Marcin Piróg daŭre deklaras sin
favore al strategia investanto, kio signifas, ke la firmaon aĉetu alilanda flugentrepreno.
Tiukaze plej verŝajne la partnero de LOT fariĝos British Airways. Laŭ Rz ĝuste
brita flugtransporta firmao post la aĉeto de hispana flugkompanio Iberia
fariĝas ĉefa rolanto sur ĉiam pli kohera eŭropa flugmerkato.