• Kristnaska donaco
  • 24.12.2010
  • En la salminejo en Bochnia [la suda Pollando] jam la 30-an fojon okazas subtera kristnaska meso, same kiel en Wieliczka-minejo apud Krakovo. Por ĉeesti tiujn apartajn mesojn necesas aĉeti la enirbiletojn kontraŭ 10 zlotoj. La kolektitaj rimedoj servos kiel donaco por lokaj orfejoj ebligante organizi la feriadon por orfaj  infanoj.  Dum la mescelebrado ludos akompane ministaj orkestroj.