• Polaj kripetoj en Vilno
  • 24.12.2010
  • Ekspozicion de krakovaj kristnaskaj kripetoj eblas  en la ĵusaj tagoj viziti en Muzeo de Aplikata Arto en Vilno. Tiuj buntaj, riĉe ornamitaj konstruaĵoj estas inspiritaj de la krakova arkitekturo kaj rolas kiel fono por la enmondiĝo de Jesuo. La tradicio de la krakovaj kripetoj radikas en la 19-a jarceno, kiam iliaj unuaj aŭtoroj estis mizeraj konstrulaboristoj serĉantaj aldonajn financajn rimedojn en malfacila vintra periodo. La 21-an de dcembro 1937-a estis organizita la unua konkurso por la plej bela kristnaska kripeto. Nun la krakova konkurso okazas ĉiujare en kvar kategorioj: de grandaj, mezaj, malgrandaj kaj miniaturaj kripetoj. Tiuj prezentitaj en Vilno devenas el la periodo ekde la 1968-a jaro ĝis nun.