• Reĝa Kristnasko
  • 24.12.2010
  • Okaze de la 600-a datreveno de la vizito de reĝo Vladislavo  Jagiełło en Jedlnia [la centra Pollando] la kristnaska noktomeza meso, la t.n. paŝtista meso, pole Pasterka havos apartan karakteron. Post la celebro okazos historia enscenigo kaj prezento de teatraĵo rakontanta pri la enmondiĝo de Jesuo.  Jedlna estis signita jam sur la 14-jarcenta mapo de Pollando. Ekde la 1387-a jaro troviĝis tie la reĝa ĉasista setlejo, kiun la  reĝo vizitis kelkfoje jare ĉascele. Pro tio la loĝantoj de Jedlnia  estis liberigitaj de ĉiuj impostoj. Laŭ la kronikistaj notoj de Jan Długosz Kristnaskon de la 1410-a jaro la reĝo Vladislavo Jagiełło pasigis ĝuste tiuloke. Li estis ankaŭ fondinto de la unua ligna preĝejo en Jedlnia. Nun samloke troviĝas  masonita sanktejo, kies konstruon oni komencis  en la 1790-a jaro. Oferis ĝin al Jedlnia la lasta pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski.