• Kripetoj el la tuta mondo
  • 24.12.2010
  • En la kristnaska periodo aparte vizitloga estas la Muzeo de Jezuita Asocio  en Stara Wieś, la sud-orienta Pollando. Tie ekde la 2005-a jaro kreiĝas unika laŭ la pola skalo kolekto de la kristnaskaj kripetoj el la tuta mondo. La plejparto de la eksponaĵoj devenas el la pasinta jarcento, sed ne mankas kripetoj pli fruaj,  la 19-jarcentaj. Ĉiuj  surprizas  pro sia  diversformeco. Oni povas admiri i.a. puzlo-forman kripeton el Filipinoj, italdevenajn kripeton-muzikskatolon kaj kripeton-kandelingon. El Madagaskaro alvenis kripeto metita en malplenan viskibotelon kaj en Peruo kreiĝis kripeto–ĉapelo. En la kolekto de la  jezuita muzeo en Stara Wieś troviĝas ankaŭ ikonstile skribitaj kripetoj el Kievo, kripetoj pentritaj sur teksaĵoj el Japanio kaj sur folioj de Hindio/Barato.