Wisława
Szymborska, poetino kaj laŭreatino de literatura Nobel-premio el la 1996-a jaro
transprenos el la manoj de la pola prezidento Bronisław Komorowski la 17-an de
januaro 2011 en la krakova Wawel-kastelo la plej altan polan distingon –
Ordenon de la Blanka
Aglo. Dum la sama solenaĵo la pola ŝtatestro distingos ankaŭ
filmkreantojn: Krystyna Janda, Agnieszka Holland, Jan Jakub Kolski kaj Marcel
Łoziński. La verkoj de Szymborska ofte havas dialogan formon pere de kiu ŝi prezentas
novajn pensojn kaj ideojn. Tia formo atribuan naturecon al poezjaĵoj kreante
impreson de rekta kontakto kun la leganto. Szymborska publikigis dum pli ol 50
jara poezia aktivado nur 350 poeziaĵojn.
La membroj de la sveda akademio atribuantaj la literaturajn Nobel-premiojn pravigante
la premiatribuon al ŝi notis: “pro la poezio, kiu kun ironia precizeco
senvualigas biologiajn principojn kaj aktivadojn de historio en fragmentoj de
la homa ĉiutageco.”