• “Sona poŝtkarto el la benedikta abatejo en Tyniec”
  • 31.12.2010
  • Abatejo de Benediktanoj el Tyniec [la sud-okcidenta Pollando] eldonis albumon, kiu estas la  sondokumento pri ilia monaka vivo. La projekto kromfinancista de la regiona buĝeto celas i.a. allogi turistojn al tiu ĉi regiono de Pollando. Sur la kompakta disko “Sona poŝtkarto el la benedikta abatejo en Tyniec” troviĝas 24 sonscenoj ilustrantaj la  vivon en kaj apud la klostro. Konforme al la premiso la albumo celas proksimigi la ritmon de vivo kaj preĝo prezentante la tagpasadon de monakoj ekde la sunleviĝo ĝis la nokto. En la albumo troviĝas ankaŭ meditaj vortoj de du monakoj pri la rolo de sono en la benediktana tradicio kaj pri graveco de silento.