• Festivalo Incarnatus est
  • 31.12.2010
  • En Varsovio inter lundo kaj vendredo daŭris la 4-a Kristnaska Festivalo Incarnatus est, organizata de la Filharmonio de Romuald Traugutt.  En la programo de kvin lastdecembraj vesperoj troviĝis kristnaskaj kantoj - tiuj plej popularaj kaj tiuj  iom forgestitaj, Kristnaska Oratorio de Johano  Sebastiano Bacha kaj franca baroka muziko komponita por tiu ĉi aparta festperiodo. Inter la gastoj de la festivalo troviĝis i.a. ensemblo Narol Baroque gvidita de elstara klavicenisto Władysław Kłosiewicz, kiun akompanis solkantistinoj de la ĉefurba Ĉambra Operejo Marta Boberska kaj Julita Mirosławska. La Filharmonio de Romuald Traugutt kreiĝis en la  1983-a jaro, do ankoraŭ dum la milita stato. Temis pri unu el pluraj muzikistaj iniciatoj por plenumi patriotajn, ofte malpermesitajn de la tiama cenzuro kantojn. Kun la tempofluo  muzikistoj vastigis sian programon je muziko el malnovaj epokoj.