• Muzeo en Łańcut
  • 03.01.2011
  • Kelkcent antikvaĵoj kun la valoro de 75 milionoj da eŭroj trafos al kastelo-muzeo en Łańcut [la suda-orienta Pollando]. Inter novaj eksponaĵoj donacitaj de la pola dogana servo troviĝas ikonoj kaj pentraĵoj kun religia temaro, ceramikaĵoj eŭropaj kaj ĉinaj ekde la XVIII-a jarcento. Ĉiuj estis konfiskitaj kiel kontrabandaĵo ĉe la pola limo dum la lastaj 7 jaroj. La vera perlo de la kolekto estas la ovo de Faberge elfarita de orumita arĝento, ornamita per emajlo kaj gemoj. Plej verŝajne ĝi kreiĝis en la moskva filio de Faberge,  en la metiejo de Fedor Ruckert.