Pollando baldaŭ disponigos al Islando kiel prunton 170 milionojn da eŭroj.
Tion la pola registaro promesis ankoraŭ aŭtune de la pasinta jaro, post la
eksplodo de la ekonomia kaj financa
krizo en ĉi tiu lando. La pola prunto al Islando konsistigas la financan subtenon, kiun al tiu ĉi lando atribuis
Monda Valuta Fonduso. Sume
temas pri 2 miliardoj da dolaroj. Islando devontiĝis redoni la pruntaĵon dum la
plej proksimaj 12 jaroj.