http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117317

IBM investas en Pollando

05.10.2009
  •  La firmao IBM subskribis kun la pola registaro interkonsenton pri kunlaboron koncerne kreon de la integrita  servcentro de ITI IBM  en Vroclavo [la suda Pollando]. La nova centro ofertos informadikajn servojn por la firmaoj havantaj sidejojn en Eŭropo. La operaca funkciado de la centro komenciĝos   printempe de la venonta jaro.  Laŭ Anna Sieńko, la ĝenerala direktoro de IBM-Pollando la decido pri la investaĵo en Vroclavo spegulas la ĝeneralan tendencon de la firmao, kiu lanĉas siajn investaĵojn en landoj kun brila evoluo. La investaĵon finance subvencios la pola registaro.