http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117396
Literatura raportaĵo
06.10.2009
En
la novjorka universitato komenciĝas marde dutaga simpozio dediĉita
al la pola literatura raportaĵo, inspirita
per la verkado de Ryszard Kapuściński
Ĝi estas kunorganizita de la Instituto pri
la Pola Kulturo kaj usona asocio de literaturaj kritikistoj.
La diskutojn en la novjora universitato partoprenas plej eminentaj raportistoj
de la mondo i.a. Breyten Breytenbach, Adrian Le
Blanc, Lawrence Weschler, Suketu Mehta, Elizabeth Rubin. Pollandon reprezentas
Paweł Smoleński kaj Wojciech Jagielski. La diskutoj de la seminario
“Post Kapuściński. Arto de raportaĵo en la 21-a jarcento” estas
malfermitaj al la publiko.