http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117397

Altlernejo por pilotoj

06.10.2009
En la Aviadista Altlernejo en Dęblin estis lunde inaŭgurita la akademia jaro. La unuan fojon en la 84-a jara historio de la lernejo apud estontaj profesiaj soldatoj lernos civilaj studentoj, inter kiuj estas 73 virinoj. Sume la studadon komencis ĉi-jare 440 gejunuloj. Laŭ la komandanto de la altlernejo Jan Rajchel la instruado de civilaj kaj militaj pilotoj estas por la akademio la nova defio. Tamen malgraŭ ekzistantaj en la aviado specializoj la principoj, kiujn devas observi ĉiuj pilotoj en la pac-periodo estas samaj.