http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117409
pura ekologie karbo
06.10.2009
En Silesio kreiĝos unu el la plej grandaj en Eŭropo centroj de ekologia utiligado de karbo. Centron de Puraj Karboteknologioj elkonstruosĈefa Minista Instituto kaj Instituto pri la Kemia Alifarado. Ĝi estos unika laŭ la skalo de la Eŭropa Unio kaj samtempe kontribuos al kreskigo de la konkureno de la pola mastrumado. La realigo de la projekto daŭros 3 jarojn kaj kostos 50 milionojn da eŭroj. Parto de la rimedoj venos el la Eŭropa Unio.