http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117410

Migra procezo

06.10.2009
     La migraj procezoj en Eŭropo kaj en la mondo dum la venontaj jaroj intensiĝos. En la ĵus publikigita raporto de la Unuiĝintaj Nacioj koncerne Socian Evoluon Pollando estis notita kiel enmigra-elmigra lando, kio konfirmas la situacion de la lastaj jaroj. Post la aliĝo al la Eŭropa Komunumo multaj poloj forveturis al la malnovuniaj landoj. Samtempe kreskis la atrakcieco de Pollando por enmigrantoj el la orienta Eŭropo kaj Azio. Laŭ la ĉefministra konsilanto Maciej Duszczyk la pola migripolitiko devas faciligi al enmigrantoj el aliaj mondregionoj asimiliĝon en Pollando. Laŭ la raporto de UNO la ĉefaj faktoroj de la hommigrado estas malegalecoj, same ekonomiaj kiel ankaŭ sociaj.