http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117478

4 Sezonoj de Libro

07.10.2009
  • Ekde  hodiaŭ ĝis dimanĉo en 18 urboj de Pollando daŭras la Festivalo la 4 Sezonoj de Libro – La Sezono de Prozo. La tria nunjare parto de la festivalo estas dediĉita al la hispanlingva literaturo kaj ĝiaj gastoj estas Susana Fortes el Hispanujo, Pablo De Santis el Argentino kaj Leonardo Padura el Kubo. Ili renkontiĝas kun siaj legantoj en Varsovio Krakovo. Okazas ankaŭ individuaj renkontiĝoj de la verkistoj kun la publiko. La festivalo estas ankaŭ la okazo diskuti la staton de la nuntempa literaturo, kun aparta konsidero de la hispanlingva.