En
Mumbajo okazas interparoloj de la pola kaj barata Komercaj-Industriaj Ĉambroj. Entreprenoj el ambaŭ
landoj decidis intimigi kunlaboron en la nutraĵa kaj agronomia branĉoj. La
polaj-barataj interparoloj pri kunlaboro daŭros ĝis la fino de la semajno. Dum la akompana seminario „Pollando via
partnero en la Eŭropa Unio”
oni konsideras i.a. la eblecon kamerai baratajn filmojn en la apudkarpatia
regiono de Pollando. Aldonendas, ke la publiko de Bollywood-kinobildoj konsistas
el kelkaj miliardoj da personoj.