En
Bielsko-Biała [la suda Pollando] komenciĝas ĵaŭde Festivalo de
Polaj Komponistoj, kiu de 14 jaroj okazas sub la
patroneco de Henryk Mikołaj Górecki. Ĉiu el la festivalaj
eldonoj estas dediĉita al alia artisto. Nunjare oni omaĝas Mieczysław
Karłowicz lige kun la 100-a datreveno de lia morto. Dum la inaŭgura
koncerto ĵaŭde vespere en la preĝejo de sankta Maksimilian Kolbe
prezentiĝas Simfonia Varsovia direktita de Krześmir Dembski. Kiel
solisto prezentiĝas la plej elstara pola violonisto Konstanty Andrzej
Kulka.