http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117568
Stephen Smith en Pollando
08.10.2009
Merkrede
la pola ministro por la eksterladanaj
aferoj Radosław Sikorski renkontiĝis kun sia samrangulo el Aŭstralio
Stephen Smith estadanta laborvizite en Varsovio. Ili
traktis temojn ligitajn kun duflanka kunlaboro kaj ankaŭ internaciajn
defiojn, kun aparta konsidero de la
situacio en Afganlando. Ministro Stephen Smith kaj la
pola vicministro por laboro kaj socia politiko Jolanta Fedak subskribis
krome interkonsenton pri socia protekto. Ĝi estas tre grava por 170-milpersona
pola kolonio kaj por poloj laborantaj en Aŭstralio. La dokumento reguligas
aferojn ligitajn kun duobla priimposto, sanservo kaj emerituroj.