http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117569
Rekonstruo de la registaro
08.10.2009
Merkrede
Donald Tusk demisiigis 6 membrojn de sia kabineto. Rezulte de
la politikaj ŝanĝoj la registaron forlasis i.a. la
ministro por la internaj aferoj kaj administrado Grzegorz Schetyna kaj
justicministro Andrzej Czuma. La ŝanĝoj en la registaro ligiĝas kun
la akuzoj pri la lobiado por la prilaborata
leĝaro pri hazardludoj. La ĉefministro postulis establon
de sendependa sejma esplor-komisiono, kies celo estos
plena klarigo de aperintaj akuzoj. Nomumoj por la novaj ministroj estos
anoncitaj komence de la venonta semajno.