Usona violonvirtuozo Joshua
Bell prezentiĝos en la
ĉefurba Teatro la
Granda la 21-an de oktobro. Mono akirita el la koncerto
“Muziko por la bona mondo” estos transonita por la kreiĝanta Muzeo de
la Historio
de Polaj Judoj. Joshua Bell estas
taksata unu el la plej elstaraj nuntempaj violonistoj, ankaŭ la instrumento,
kiun li uzas apartenas al la eksterordinaraj. Temas pri violono de
Stradivarius el la 1713-a jaro, do el la
plej elstara periodo de tiu ĉi violonkreanto. Dum la koncerto, en kiu al Joshua Bell akompanos Orkesto de la
teatro la Granda
direktita de Gabriela Chmura muzikŝataontoj aŭdos muzikon de Johanes Brahms.