http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117782

Polaj filmoj en Svedujo

09.10.2009
  • En Stokholmo estis inaŭgurita la festivalo de la polaj filmoj “Kinoteka”. La dividita je tri partoj festivalo  referencas al la tradicioj de la kulturaranĝo,  kiu de 10 jaroj sukcese disvolviĝas en Londono. La unua festivala segmento “Antaŭ la 1989-a jaro” estas dediĉita al la trarigardo de la kreado de Andrzej Wajda, la sekva “Individuioj” prezentas kinobildojn aŭtoritajn de  Małgorzata Szumowska kaj Krzysztof Krauze, kiuj donas apartan atenon al sociaj defioj. La lasta segmento “Eksperimentoj” popularigas i.a. animitajn filmojn por plenkreskuloj, inkluzive de filmetoj kreitaj de Tomasz Bagiński nomumitaj por Oskar-premio. La aranĝon akompanas seminarioj, dediĉitaj i.a. al la aktuala situacio de kinematografio en Ĉeĥio, Pollando kaj Rumanujo.