En Bielsko-Biała [la suda Pollando] komenciĝis ĵaŭde Festivalo de Polaj Komponistoj, kiu de 14 jaroj okazas sub la patroneco de Henryk Mikołaj Górecki. Ĉiu el la festivalaj eldonoj estas dediĉita al alia artisto. Nunjare oni omaĝas Mieczysław Karłowicz lige kun la 100-a datreveno de lia morto. Dum la inaŭgura koncerto ĵaŭde vespere en la preĝejo de sankta Maksimilian Kolbe prezentiĝis Simfonia Varsovia direktita de Krześmir Dembski. Kiel solisto prezentiĝis la plej elstara pola violonisto Konstanty Andrzej Kulka.