http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117796

Helpo al tibetaj rifuĝintoj

12.10.2009

Du dentokuracistoj el Poznano forveturas por kuracmisio al la barata  vilaĝo Dolanji. Dum unumonata estado ili ekzamenos en la tiea tendaro por rifuĝintoj pli ol 500 tibetajn infanojn,  por kiuj en plimulto temos pri la unua kontakto kun dentokuracisto. Poloj kunportas tutan bezonan ekipaĵaron, kiu estis aĉetita dank’ al la financa subteno de la polaj civitanoj partoprenintaj la kampanjon de Fondaĵo Helpanta al Tibet-infanoj – Nyatri.