http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117797

Rekta flugo al Tokio

12.10.2009

La Pola Flugkompanio LOT inaŭguros la  novan rektan flugkonekton inter Varsovio kaj Tokio. Tio kronas la 35-jarajn klopodojn de la pola kompanio lanĉi rektan trafikkonekton kun la japana ĉefurbo. Laŭ la Japana Oficejo pri la Civilaj laboroj la trafikkoneto estos inaŭgurita post marto 2010, kiam finiĝos la pluvastigaj laboroj en la tokia flughaveno Narita. Komence el Varsovio al Tokio eblos flugi rekte plej verŝajne 3 fojojn semajne.