http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117799

Lisbona Traktato ratifita

12.10.2009

Sabate la pola prezidento Lech Kaczyński subskribis la Lisbonan Traktaton, finante tiamaniere ĝian ratifoprocezon en Pollando. La ĉestanta la solenaĵon prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Manuel Barroso deklaris: „Ni estas hodiaŭ atestantoj de tre grava subskribo, ĉio ĉi okazas en la sama salonego,  en kiu disvolviĝis rondtablaj debatoj. La historiaj interparoloj, kiuj alkondukis al la historiaj balotoj en Pollando en la 1989-a jaro. Pollando meritas rekonon. Sen la pola lukto favore al libereco ni ne havus unuiĝitan Eŭropon, en kiu ni nun vivas.” La subskribita Traktato laŭ la pola eŭrodeputito Jacek Sariusz-Wolski malgraŭ tio,  ke ne estas perfekta povas alporti multajn avantaĝojn al Eŭropo kaj al Pollando i.a. lertigante la funkciadon de la Unio.