En Łańcut [la sud-orienta Pollando] oni establis Asocion
de Amantoj de Malnovaj Ĉaroj. Kreis ĝin kolektantoj de ĉevalaj ĉaroj el la tuta
Eŭropo. La
Kastela Muzeo en Łańcut disponas pri
la plej granda kolekto de ĉaroj en Pollando, sed al la asocio apartenas ankaŭ
posedantoj de privataj kolektoj. Inter la establintoj de la
Asocio troviĝas ia. Eduard Besler el Svislando, unu
el la plej elstaraj specialistoj pri malnovaj ĉaroj en la mondo, scienca
protektanto de la Muzeo pri
Historiaj Ĉaroj en Bazelo.