http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117858

Poloj pri la helpo de la ŝtato

13.10.2009

Poloj atendas de la ŝtato, ke ĝi certigos altan nivelon de la sanservo kaj eduko kaj kontraŭbatalos la senlaborecon. Pli ol 70 procentoj deklaris sin por variaj impostoj pagataj de la civitanoj  depende de la enspezoj kaj por malrapida privatigo. Laŭ la lasta  opinisondado de CBOS kompare kun la simila el aŭtuno 2007 je 3 procentoj kreskis la nombro de personoj opiniantaj, ke la ŝtata devo estas zorgi pri la sanservo kaj edukado. Samtempe je 3 procentoj malkreskis la nombro de poloj opiniantaj, ke la civitanoj mem devas zorgi pri la sanprotekto kaj eduko de siaj infanoj.