234 personoj partoprenis
fizike la
96-an Japanan E-Kongreson en Kohu inter la 10-a kaj 12-a de
oktobro. La kongreso debatis pri la temo "Esperanto,
tergloba lingvo de la 21a jarcento - 150a
datreveno de Zamenhof". Apartajn prelegojn prezentis HUĜIMOTO
Tacuo (la Fenestro
al Ludovikito) kaj KAWANISI Teturoo, kompilinto de
la kongresa memoraĵo "Nova Zamenhofa Legolibro", ekstrakto el la
verkoj de Zamenhof, aperinta paralele en la japana kaj Esperanto. Ankaŭ la
ekstera publiko aŭskultis japanlingvan
unuhoran 'deklamadon' pri la vivo de
Zamenhof en la tradicia kaj speciala deklamarto >koodan< fare de koncerna
profesiulo KANDA
Kooyoo.