Merkrede
pasas 70 jarojn post kiam la pola subakva ŝipo ORP „Orzeł” [Aglo] post la fuĝo el
Talino sukcesis senmape alnavigi Britujon. Sekve ĝi eniris subakvan floton de
aliancanoj batalservante ĝis sia mistera drono printempe de la 1940-a jaro. La ĉefnavigisto
de la ŝipo rekreis la vojon al Britujo sole dank’ al la propra memoro. Laŭ
historiistoj kaj maraj taktikistoj tiu fuĝo el Estonio - dum la dua mondmilito
disvolviĝanta ankaŭ sur maroj - estis unu el la plej elstaraj atingaĵoj de la militaraj
maragadoj.