http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=117939

Renkonstruo de registaro

14.10.2009
  • Daŭras renkonstruo de la pola registaro. Post la lastaj demisiigoj la ĉefministro Donald Tusk nomumis novajn membrojn de sia kabineto. La nova ministro por la internaj afero kaj administrado fariĝis Jerzy Muller, la justicministerion gvidos ĝia ĝisnuna vicministro Krzysztof Kwiatkowski, same la sportoministerio estos administrata de sia ĝisnuna vicestro Adam Giersz. La novaj nomumoj ne alportos signifan ŝanĝon koncerne la registarajn agadojn kaj ĝiajn prioritatojn. La novaj ministroj ricevis siajn nomumaktojn oficiale el la manoj de la pola prezidento Lech Kaczyński merkrede posttagmeze.