Preskaŭ 40 aŭtoroj, inkluzive de 3 Nobel-premiitoj
partoprenos la Literaturan
Festivalon de Czesław Miłosz en Krakovo inter la 23-a kaj
26-a de oktobro. La nunjara festivalo „Sklavigita menso” aldudas al la
samtitola libro de Miłosz eldonita en la 1953-a jaro, kiu fariĝis manifesto
kontraŭ komunista povo. Kiel
informis la direktoro de la Festivalo Jerzy
Ilg daŭras klopodoj proklami la 2011-an Jaron kiel Jaron de Miłosz. La 30-an de junio
2011 antaŭtage de la pola prezidanteco en la EU pasas la
100-a naskiĝdatreveno la pola Nobelpremiita poeto. Tio povas fariĝi bona okazo popularigi la
polan literaturon en la mondo.