Ĵaŭdo pasas en Pollando kiel Tago de Perdita Infano.
Ĝi celas altiri la atenton al problemoj sociaj, psikologiaj kaj spiritaj
ligitaj kun abortoj kaj morto de malgrandaj infanoj. Ĉiujare en Pollando ĉirkaŭ
40 mil
virinoj suferas aborton, 2 mil
naskas malvivajn infanojn kaj 5
mil infanoj ne ĝisvivas la18-an naskiĝdatrevenon. En la
tuta lando okazas debatoj pri tio kiel plej efike helpi al la gepatroj. i.a. temas
pri specialaj subteno-programoj gvidataj de hospitaloj. Laŭ ekspertoj tro ofte la
gepatroj spertintaj tragedion de la infanperdo estas lasitaj al si mem.