http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118032

Kunvenas sindikato Solidareco

15.10.2009
  • En Bjalistoko okazas la Landa Kunveno de la sindikato Solidareco. Partoprenas ĝin i.a. la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek. Laŭ la gvidanto de la sindikato,  Janusz Śniadek multaj labordonantoj trouzas la vorton „krizo” kiel specifan serurhokon, kiu ĉion klarigas kaj ebligas trouzi specialajn kompetentojn  baze de la speciala kontraŭkriza leĝo. Janusz Śniadek atentigas aliflanke, ke en multaj establoj la malfacila situacio rezultigis proksiman kunlaboron de sindikadoj kun posedantoj de la firmao. Baze de ili  eblis elintertraktiti malaltigon de salajroj por tiamaniere certigi al establoj trankvilan transdaŭron de la krizo.