http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118253

Virinoj en eduksistemo

19.10.2009
  • En la pola eduksistemo eĉ 80-procente virinoj dominas super viroj,  se temas pri instruistaj postenoj. La edukministerio ne planas paŝojn, kiuj desupere ŝanĝus tiun situacion. Estas tamen konsiderataj stipendioj por junuloj, kiuj decidus elekti dum la studoj la porinstruistan orientiĝon. Laŭ Alicja Siemak-Tylinowska, la  dekano de la Pedagogia Faktultato de la Varsovia Universitato pli granda ekvilibro inter instruistoj kaj instruistinoj estas avantaĝa por lernantoj. Laŭ statistikoj la nombro de viroj en la eduka sistemo grandiĝas konforme al eduknivelo. En infanĝardenoj laboras preskaŭ ekskluzive virinoj. En altlernejoj ili konsistigas malplimulton.