http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118254

Triflanka Komisiono debatas

19.10.2009
  • Lunde inaŭguris debatojn la tn. Triflanka Komisiono, kiun konsistigas reprezentantoj de la registaro, labordonantoj kaj sindikatoj. La plej urĝa tasko de la Komisiono estas prepari programon pri ĝusta lanĉo kaj envivigo de la kontraŭkriza leĝaro. Krome la Komisiono debatas ankaŭ pri la reformo de la emeritura sistemo. Temas pri ŝanĝo de principoj,  baze de kiuj funkcias fondusoj kolektantaj monon por estontaj emeritoj. Pasintjare multaj el tiuj fondusoj investis la rimedojn en la akcioj de la tn. granda risko. Estis  notitaj seriozaj perdoj.