http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118323

Ĉinaj studentoj lernas la polan

20.10.2009
  • 17 ĉinaj  studentoj inaŭguris en la Pedagogia Universitato en Harbino la lernadon de la pola lingvo. Temas pri la ĉina dua altlernejo post la Pekina Universitato de Fremdaj Lingvoj, kiu ebligas studi la polan lingvon. Ĝian lanĉon antaŭis la Pola Tago, en kiu okazis i.a. Pola-Ĉina Akademia Forumo, kiun partoprenis 9 altlernejoj el Pollando. Samperiode en Harbino estis inaŭgurita ekspozicio dediĉita al Ryszard Kapuściński. Menciindas, ke fine de la 19-a jarcento la urbo Harbin estis establita i.a. de polaj konstuantoj de la Orientĉina Fervojo.