Pollando rekonas la novan projekton disloki raketojn SM3
en nia lando interesa kaj bezona kaj pretas ĝin partopreni, deklaris la pola
ĉefministro Donald Tusk post la renkontiĝo kun la usona vicprezidento, Joe
Biden. Laŭvice la usona politikisto certigis, ke Pollando estas tre bezona en
la granda plano de la monda sekureco. Li
interalie substrekis grandajn progresojn, kiujn atingis Pollando en la lastaj
jaroj. Post la renkontiĝo kun Joe Biden la pola ĉefministro aldonis, ke oni
reagnoskis komunajn valorojn, al kiuj la pola kaj usona nacioj fidelas.