En Bydgoszcz okazas internacia simpozio dediĉita al vundokuracado. Venis specialistoj i.a. el Danlando kaj Britujo, kiuj laboras kun pacientoj suferantaj pro nekuraceblaj aŭ malfacile kuraceblaj vundoj. En la pola Vundokuraca Asocio membras 360 personoj. Krom kuracistoj, multnombre flegistinoj. Laŭ la asocia prezidanto Arkadiusz Jawień daŭre cirkulas la stereotipo, ke moderna kuracado de vundoj estas tre multekosta. Do aparte maljunaj personoj flegas siajn vundojn sole helpe de pansaĵoj, dume aplikante pli novumajn rimedojn eblas kuraci vundojn signife pli rapide.