http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118518

„Studsesio en Pollando”

22.10.2009

Al Pollando venis grupo de kelkdek studentoj el la Orienta Eŭropo. Junuloj el Belorusujo, Ukrainujo kaj Rusujo partoprenas la seminarion, en kiu oni interŝanĝas spertojn pri demokrataj kaj libermerkataj ŝanĝoj, konstruo de la leĝobserva ŝtato kaj firmigo de la lokaj komunumoj kaj sociaj iniciatoj. Ili ankaŭ konatiĝas kun diversaj facetoj de la vivo en Pollando. La seminario „Studsesio en Pollando” estis inaŭgurta antaŭ kvin jaroj kaj ĝi estas parto de la programo „Transformiĝoj en la Regiono”,  lanĉita de la Pola-Usona Fondaĵo de Libereco.