http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118576

Poznanaj Tagoj de Verdi.

23.10.2009
  • La premiera prezento de la opero "Ernani" de Giuseppe Verdi inaŭguros sabate la 9-ajn Poznanajn Tagojn de Verdi. La spektaklo estas kunproduktita de la pola Teatro la Granda en Poznano, Abao Olbe en Bilbao kaj israela operejo en Telavivo. Kunrolos solistoj ĉiutage prezentiĝantaj en la plej prestiĝaj operejoj de la mondo, temas pri ia. Emmanuel di Villarosa kaj Marc Heller el Mertopolitan Opera kaj Marco Vinco, kies arton eblas admiri en La Scala kaj Covent Garden. La tagoj de Verdi signifas ne sole koncertojn kaj enscenigojn. Akompanos ilin ekspozicio de kostumoj el la operoj de Verdi tra la mondo. Okazos ankaŭ scienca sesio “Verdi-heredaĵo en Pollando kaj en la mondo”. Estas planitaj konkursoj por infanoj.