http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118577

"Damo kun ermeno” en Hungario

23.10.2009
  • Unu el la plej altvaloraj polaj tolaĵoj "Damo kun ermeno” de Leonardo da Vinci  estis pruntita de la krakova Nacia Muzeo al Budapeŝto. La pentraĵo estos prezentata en la hungara Muzeo de Belartoj kadre de la ekspozicio “De Botticelli ĝis Tiziano”. La verko pentrita de Leonardo da Vinci  en la jaroj 1483-90  en Milano revenos al Pollando en februaro de la 2010-a jaro. Kiel specifa dankesprimo al Pollando estos pruntita tolaĵo de  Francisco Goya "Epizodo el la hispana milito por libereco”, kiun ekde novembro eblos rigardi en la krakova Muzeo de Czartoryski-familio.