http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118712

Helpi al infanoj

26.10.2009
  • La asocio „Printempo” el Krakovo serĉas volontulojn, kiuj partoprenos projekton Akademio de Estonteco. Ĝi ekzistas de 5 jaroj kaj helpas al infanoj, kiuj malbone lernas. Asocio invitas al kunlaboro aparte junajn personojn,  lernantojn de mezaj lernejoj kaj studentojn. La tasko de la volontulo estas renkontiĝi ĉiusemajne kun prizorgato kaj helpi al li/ŝi en la plenumado de hejmaj taskoj. La celo de la Akademio estas ne sole helpi en la lernado, sed ankaŭ firmigi la infanan kredon pri siaj kapabloj.