La pola ambasado en Israelo, kiel
la unua pola diplomatia centro aktivas en la socia portalo Facebook. De kelkaj
tagoj en ĝia paĝaro estas publikigataj fotoj de la nuntempa Pollando,
fotografaĵoj de la pola naturo kaj
mallongaj filmetoj. Troviĝas tie ankaŭ informoj pri interesaj eventoj ligitaj
kun la agado de la la ambasado mem kaj ankaŭ Pollando. Oni decidis ankaŭ
tiamaniere alparoli la israelan socion konsiderante la fakton, ke la portalo
Facebook ĝuas en tiu lando tre grandan popularecon.