La pola aviadilprodukta establo el Świdnik ĵus transdonis milan
fuzelaĝon de milita flugmaŝino AW 101 al la itala–brita konzerno AgustaWestland
kun kiu ĝi kunlaboras de 13 jaroj. La produktado de unu tia fuzelaĝo postulas 10 mil laborhorojn,
precizecon de ĝia elfaro oni taksas en mikrometroj. La itala–brita konzerno
AgustaWestland decidis aĉeti la polan establon, kio okazos verŝajne ĝis la
jarfino.