http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118789
„Judoj de Varsovio, Varsovio de judoj”
27.10.2009
Antaŭ
la 2-a mondmilito ĉiu tria varsoviano estis judo kaj juda komunumo
ekzistis en la pola ĉefurbo ekde la mezepoko. Memorigis tion la
organizantoj de la konferenco „Judoj de Varsovio, Varsovio
de judoj”. I.a. oni memorigas la historion de tiaj
ĉefurbaj stratoj kiel Twarda, Żelazna, Nowolie aŭ Okopowa, kiuj iam
troviĝis en la juda kvartalo. Jan Doktór memorigis la
gravecon de la juda organizaĵo establita
la 18-a jarcento de Jakub Frank. Ĝiaj
membroj akceptis katolikismon, sed konservis judajn morojn. Multaj el
inter ili post jaroj eniris la polajn elitojn.