http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118790

Konferenco „Helpo al infanoj, la krim-viktimoj”.

27.10.2009
  En Varsovio daŭras konferenco „Helpo al infanoj, la krim-viktimoj”. Temas pri la 6-a eldono de la aranĝo organizanata de la Fondaĵo „Nenies Infanoj”. Ĝia ĉefa temo estas helpo al infanoj, kiuj fariĝis viktimoj de perforto kaj molestado, ankaŭ protekto de junulaj depoziciantoj en tribunalaj procesoj. En Pollando ekzistas 200 la tn. amikaj ĉambroj de pridemandado, destinitaj por infanoj partoprenantaj la procesojn. Laŭ la vicestro de la fondaĵo Maria Keller en multaj kazoj, kiam infano partoprenas proceson ne kiel viktimo sed kiel depozicianto, ĝi estas senigita je la sufiĉa helpo.