http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118793

Kartvela prezidento en Varsovio

27.10.2009
     Marde por unutaga vizito estadas en Pollando la prezidento de Kartvelujo Michail Ŝaakaŝvili. La ĉefa temo de la interparoloj kun la polaj ĉefministro Donald Tusk kaj prezidento, kaj Lech Kaczyński estas situacio en Kaŭkazio. Laŭ ministro el la prezidenta kancelario Mariusz Handzlik ne nur Pollando deklaras sin favore al teritoria integreco de Kartvelujo. Ankaŭ la Eŭropa Unio firme engaĝiĝas por trankviligo de la situacio post la provoj de Abĥazio kaj Suda Osetio apartiĝi disde Kartvelujo.