Ekde
merkredo Krakovo havas novan ĝemelan urbon. La ĉi-koncernan interkonsenton kun Romo ĵus
subskribis la prezidantoj de ambaŭ urboj Jacek Majchrowski kaj Giovanni
Alemanno. Komence la kunlaboro disvolviĝos ĉefe sur 2 platformoj: kultura kaj
eduka. Laŭvica paŝo estos intimigo de la merkatista agado. Romo estas jam la
tria itala urbo, post Florenco kaj Milano kun kiu kunlaboras Krakovo.