http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=118847

Polaj-kartvelaj rilatoj

28.10.2009
  • La pola prezidento Lech Kaczyński deklaris post la marda renkontiĝo kun sia kartvela samrangulo Micheil Ŝaakaŝvili, ke Pollando senŝanĝe subtenas la teritorian integrecon de Kartvelujo. Li aldonis, ke ni subtenos la klopodojn de tiu ĉi ŝtato membriĝi en la Eŭropa Unio kaj NATO. Micheil Saakaszwili esprimis dankojn pro la pola subteno dum la konfikto kun Rusujo 2008, substrekante la gravecon de pola humaneca helpo kaj akcepton de kartvelaj infanoj, kiuj  post la konflikto feriis en Pollando. Micheil Ŝaakaŝvili reciproke direktis inviton al poloj ripozi en rapide evoluanta Kartvelujo.